Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Vilaĝa preĝejo en somero Esperanto 2004-08-31 Arg-573-281 | MR-425-1 2005-02-06 13:07 Manfred nur tiun forigu
Detlev von Liliencron * Dorfkirche im Sommer Germana Arg-572-281 2005-02-06 13:04 Manfred nur tiun forigu

Detlev von Liliencron,
Vilaĝa preĝejo en somero

 

Detlev von Liliencron,
Dorfkirche im Sommer

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Lace kantas la kantor’,   Schläfrig singt der Küster vor,
lace la paroĥanaro.   schläfrig singt auch die Gemeinde.
Sur ambono la pastor’   Auf der Kanzel der Pastor
preĝas por malamikaro.   betet still für seine Feinde.
 
Poste la prediko ja   Dann die Predigt, wunderbar,
vere estas grandioza.   eine Predigt ohnegleichen.
Ploras baronin’ sur la   Die Baronin weint sogar
supra seĝo blazonoza.   im Gestühl, dem wappenreichen.
 
Amen, beno, de l’ orgen’   Amen, Segen, Türen weit,
lasta sono. Tra l’ aero   Orgelton und letzter Psalter.
flirtas papilioj jen   Durch die Sommerherrlichkeit
en la gloro de l’ somero.   schwirren Schwalben, flattern Falter.
 
Traduko de la Germana poemo "Dorfkirche
im Sommer" de Detlev von Liliencron
(*1844-06-03 - †1909-07-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-08-31.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Detlev von Liliencron (*1844-06-03 -
†1909-07-22).