Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Gottfried Hientzsch * Bundeslied Germana Arg-567-279 2014-02-15 13:15 Manfred nur tiun forigu
N. N. 06 Cantus ligaminis Latina Arg-568-279 2014-02-15 13:11 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Kanto de ligo Esperanto Arg-569-279 2014-02-15 13:23 Manfred nur tiun forigu

Johann Gottfried Hientzsch,
Kanto de ligo

 

Johann Gottfried Hientzsch,
Bundeslied

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof    
 
Fratoj, manon donu kore   Brüder, reicht die Hand zum Bunde!
Kaj senzorge, sendolore   Diese schöne Feierstunde
Belan horon festu ni!   Führ uns hin zu lichten Höhn!
Ĉion teran forĵetante,   Laßt, was irdisch ist, entfliehen,
Daŭru forte kaj konstante,   Unsrer Freundschaft Harmonien
Nia bela harmoni'!   |: Dauern ewig, fest und schön. :|
 
Al la Dio kantu gloron:   Preis und Dank dem Weltenmeister,
La spiriton kaj la koron   Der die Herzen, der die Geister
Kial donis la ĉiel'?   Für ein ewig Wirken schuf!
Serĉi lumon por vereco,   Licht und Recht und Tugend schaffen
Serĉi virton per justeco   Durch der Wahrheit heil'ge Waffen,
Estu nia sankta cel'!   |: Sei uns göttlicher Beruf. :|
 
Homoj en la oriento,   Ihr, auf diesem Stern die Besten,
Homoj en la okcidento.   Menschen all im Ost und Westen
En la sud' kaj en la nord'!   Wie im Süden und im Nord!
Alte teni homan nomon,   Wahrheit suchen, Tugend üben,
Kore ami ĉiun homon   Gott und Menschen herzlich lieben,
Estu nia liga vort'.   |: Das sei unser Lösungswort. :|
 
Traduko de la Germana poemo "Bundeslied"
de Johann Gottfried Hientzsch (*1787 -
†1856) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukon mi prenis el la interretejo
"http://www.cezarkulturo.de/154385.html"
de Hans-Georg Kaiser (Cezar). Ĝi troviĝas
ankaŭ en la kolekto "www.literaturo.dk"
sub http://literaturo.dk/novaj.htm.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Gottfried Hientzsch (*1787 -
†1856).

La melodion verkis laŭdire Wolfgang
Amadeus Mozart (1756 - 1791)por la
framasonistoj. Sed tio ne estas certa.
Ĝi estas framasonista konsekra kanto. La
melodio estas aŭdebla tie:
http://ingeb.org/Lieder/BruderRe.html.
Siehe auch:
http://de.wikipedia.org/wiki/Brüder_reicht_die_Hand_zum_Bunde.