Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Gottfried Hientzsch * Bundeslied Germana Arg-567-279 2014-02-15 13:15 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 06 Cantus ligaminis Latina Arg-568-279 2014-02-15 13:11 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Kanto de ligo Esperanto Arg-569-279 2014-02-15 13:23 Manfred nur tiun forigu

Johann Gottfried Hientzsch,
Kanto de ligo

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante,
Nia bela harmoni'!
 
Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon por vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!
 
Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento.
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Bundeslied"
de Johann Gottfried Hientzsch (*1787 -
†1856) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukon mi prenis el la interretejo
"http://www.cezarkulturo.de/154385.html"
de Hans-Georg Kaiser (Cezar). Ĝi troviĝas
ankaŭ en la kolekto "www.literaturo.dk"
sub http://literaturo.dk/novaj.htm.