Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ŝanĝiĝo Esperanto 1983-10-13 Arg-536-266 | MR-104-2 2004-09-07 09:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Wechsel Germana Arg-535-266 2004-09-07 09:45 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Ŝanĝiĝo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En akvo sur ŝtonoj mi estas kuŝanta,
Etendas la brakojn al l’ ondo venanta,
Amume ĝi prenas la bruston de mi.
Facile forfluas la ondo unua,
Alvenas, karesas min same la dua,
Kaj ĝojon sentigas al mi tio ĉi.
 
Malĝoje kaj vane vi estas ŝlifanta
La horojn valorajn de l’ vivo fluanta,
Ĉar vin amatega forlasis knabin’.
Kiŝiĝas tre dolĉe la lipo de l’ dua,
Sed tute ne kiel la lip’ de l’ unua;
Ne turnos la tempoj antaŭaj ja sin!1)
 
Traduko de la Germana poemo "Wechsel" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-10-13.
 
1) aŭ: Returnos la tempoj antaŭaj ne sin!