Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Faust, 1. Teil, Nacht Germana Arg-531-264 2009-05-15 14:48 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Faŭsto, 1a parto, Nokto Esperanto 1994-07-12 Arg-532-264 | MR-231-3 2004-09-06 22:38 Manfred nur tiun forigu
Boris Mirski Faŭsto, Unua parto, Nokto Esperanto Arg-957-264 2010-01-11 14:55 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, Unua parto, Nokto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, 1a parto, Nokto

 
tradukita de Boris Mirski   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
(Faŭsto sidas maltrankvile en sia fotelo
ĉe la pulto, en malvasta gotika ĉambro
kun alta arkaĵo.)
  En alte volbita, malvasta gotika ĉambro
Faŭsto, sidanta maltrankvile sur sia
seĝo ĉe pupitro.
 
FAŬSTO:   FAŬSTO:
Filozofio! Havu ĝin!   Estas mi, aĥ, okupinta min pri
Scienco jura, medicin',   Jur’, medicino kaj filozofi’,
Ho ve, teologia tent',   Studis mi teologion kun
En kiun pens' enstudis sin, -   Granda fervoro, domaĝe, nun.
Mi ĉion lernis kun atent'.   Mizera stultulo ja estas mi,
Nun, kompatinda malsaĝul',   Apenaŭ nun scias mi iom pli;
Mi staras post ĉi vana streĉ'   Nomiĝas magistro mi, eĉ doktor’,
Ol iam malpli saĝa eĉ. -   Dum deko da jaroj jam kun fervor’
Magistr' nomiĝas mi, doktor'.   Tiradas mi tien kaj reen la
Kaj dum dek jaroj de fervor'   Studentojn je nazo ilia ja –
Maldekstren, dekstren, - laŭ okaz' -   Vidante, ke ne povas scii mi ion.
Disĉiplojn tiris laŭ la naz',   Apenaŭ mi povas elteni tion!
Kaj fine venas al konkludo,   Mi estas ja multe pli saĝa ol ĉiuj
Ke vana estas ĉiu studo.   Skribistoj, doktoroj, pastraĉoj tiuj.
Bruligas koron tiuj rememoroj.   Skrupuloj kaj duboj min ne turmentas
Jes, vere mi estas pli inda, laŭ moroj,   Kaj pro la infer’ mi nenion pentas.
Ol ĉiuj skribistoj, magistroj, doktoroj;   Pro tio min ankaŭ ĉio nur tedas
Ne tranĉas min duboj, skrupuloj pri vero,   Kaj ion utilon mi scii ne kredas.
Timigas nek diablo, nek tuta infero.   Ne kredas mi povi ion instrui,
Kaj tial neniam mi ĝojon atendas;   La homojn bonigi aŭ iel influi.
Neniam mi veron ekkoni pretendas,   Posedas nek iom da mono mi,
Kaj eĉ en la penso ne volas prospekti,   Nek gloron en tiu mondo ĉi.
La homojn bonigi aŭ ilin direkti.   Eĉ hundo ne volus elteni tion,
Ĉe mi neniu don':   Pro tio mi studas nun la magion,
Nek bon', nek mon', nek iu kon'.   Ĉu eble al mi malkaŝiĝu per
...................................   Spirita forto iu mister’,
...................................   Por ke mi ne devu paroli plu pri
...................................   Aferoj, kiujn ne konas mi,
...................................   Por ke mi ekkonu, per kio je l’ fin’
...................................   La mondo interne kuntenas sin,
...................................   Ke spektu mi ĉiujn generajn fortojn,
...................................   Diraĉu ne plue malplenajn vortojn.
 
Traduko de la Germana poemo "Faust, 1.
Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Boris Mirski (Bela Manto,
†1919).

Unue tiu ĉi tradukaĵo aperis en la rusa
Esperanta revuo "La Nova Epoko" en Moskvo,
en la jaro 1922.
  .....
 
    Traduko de la Germana poemo "Faust, 1.
Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1994-07-12.