Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Faust, 1. Teil, Nacht Germana Arg-531-264 2009-05-15 14:48 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Faŭsto, 1a parto, Nokto Esperanto 1994-07-12 Arg-532-264 | MR-231-3 2004-09-06 22:38 Manfred nur tiun forigu
Boris Mirski Faŭsto, Unua parto, Nokto Esperanto Arg-957-264 2010-01-11 14:55 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, 1a parto, Nokto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, Unua parto, Nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Boris Mirski
 
En alte volbita, malvasta gotika ĉambro
Faŭsto, sidanta maltrankvile sur sia
seĝo ĉe pupitro.
  (Faŭsto sidas maltrankvile en sia fotelo
ĉe la pulto, en malvasta gotika ĉambro
kun alta arkaĵo.)
 
FAŬSTO:   FAŬSTO:
Estas mi, aĥ, okupinta min pri   Filozofio! Havu ĝin!
Jur’, medicino kaj filozofi’,   Scienco jura, medicin',
Studis mi teologion kun   Ho ve, teologia tent',
Granda fervoro, domaĝe, nun.   En kiun pens' enstudis sin, -
Mizera stultulo ja estas mi,   Mi ĉion lernis kun atent'.
Apenaŭ nun scias mi iom pli;   Nun, kompatinda malsaĝul',
Nomiĝas magistro mi, eĉ doktor’,   Mi staras post ĉi vana streĉ'
Dum deko da jaroj jam kun fervor’   Ol iam malpli saĝa eĉ. -
Tiradas mi tien kaj reen la   Magistr' nomiĝas mi, doktor'.
Studentojn je nazo ilia ja –   Kaj dum dek jaroj de fervor'
Vidante, ke ne povas scii mi ion.   Maldekstren, dekstren, - laŭ okaz' -
Apenaŭ mi povas elteni tion!   Disĉiplojn tiris laŭ la naz',
Mi estas ja multe pli saĝa ol ĉiuj   Kaj fine venas al konkludo,
Skribistoj, doktoroj, pastraĉoj tiuj.   Ke vana estas ĉiu studo.
Skrupuloj kaj duboj min ne turmentas   Bruligas koron tiuj rememoroj.
Kaj pro la infer’ mi nenion pentas.   Jes, vere mi estas pli inda, laŭ moroj,
Pro tio min ankaŭ ĉio nur tedas   Ol ĉiuj skribistoj, magistroj, doktoroj;
Kaj ion utilon mi scii ne kredas.   Ne tranĉas min duboj, skrupuloj pri vero,
Ne kredas mi povi ion instrui,   Timigas nek diablo, nek tuta infero.
La homojn bonigi aŭ iel influi.   Kaj tial neniam mi ĝojon atendas;
Posedas nek iom da mono mi,   Neniam mi veron ekkoni pretendas,
Nek gloron en tiu mondo ĉi.   Kaj eĉ en la penso ne volas prospekti,
Eĉ hundo ne volus elteni tion,   La homojn bonigi aŭ ilin direkti.
Pro tio mi studas nun la magion,   Ĉe mi neniu don':
Ĉu eble al mi malkaŝiĝu per   Nek bon', nek mon', nek iu kon'.
Spirita forto iu mister’,   ...................................
Por ke mi ne devu paroli plu pri   ...................................
Aferoj, kiujn ne konas mi,   ...................................
Por ke mi ekkonu, per kio je l’ fin’   ...................................
La mondo interne kuntenas sin,   ...................................
Ke spektu mi ĉiujn generajn fortojn,   ...................................
Diraĉu ne plue malplenajn vortojn.   ...................................
 
.....   Traduko de la Germana poemo "Faust, 1.
Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Boris Mirski (Bela Manto,
†1919).

Unue tiu ĉi tradukaĵo aperis en la rusa
Esperanta revuo "La Nova Epoko" en Moskvo,
en la jaro 1922.
 
Traduko de la Germana poemo "Faust, 1.
Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1994-07-12.