eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Faust, 1. Teil, Nacht | Germana | Arg-531-264 | 2009-05-15 14:48 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfredo Ratislavo | Faŭsto, 1a parto, Nokto | Esperanto | 1994-07-12 | Arg-532-264 | MR-231-3 | 2004-09-06 22:38 Manfred | nur tiun forigu |
Boris Mirski | Faŭsto, Unua parto, Nokto | Esperanto | Arg-957-264 | 2010-01-11 14:55 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Boris Mirski | tradukita de Manfredo Ratislavo | |||
(Faŭsto sidas maltrankvile en sia fotelo ĉe la pulto, en malvasta gotika ĉambro kun alta arkaĵo.) | In einem hochgewölbten, engen gotischen Zimmer Faust, unruhig auf seinem Sessel am Pulte. | En alte volbita, malvasta gotika ĉambro Faŭsto, sidanta maltrankvile sur sia seĝo ĉe pupitro. | ||
FAŬSTO: | FAUST: | FAŬSTO: | ||
Filozofio! Havu ĝin! | Habe nun, ach! Philosophie, | Estas mi, aĥ, okupinta min pri | ||
Scienco jura, medicin', | Juristerei und Medizin, | Jur’, medicino kaj filozofi’, | ||
Ho ve, teologia tent', | Und leider auch Theologie | Studis mi teologion kun | ||
En kiun pens' enstudis sin, - | Durchaus studiert, mit heißem Bemühn. | Granda fervoro, domaĝe, nun. | ||
Mi ĉion lernis kun atent'. | Da steh ich nun, ich armer Tor! | Mizera stultulo ja estas mi, | ||
Nun, kompatinda malsaĝul', | Und bin so klug als wie zuvor; | Apenaŭ nun scias mi iom pli; | ||
Mi staras post ĉi vana streĉ' | Heiße Magister, heiße Doktor gar | Nomiĝas magistro mi, eĉ doktor’, | ||
Ol iam malpli saĝa eĉ. - | Und ziehe schon an die zehen Jahr | Dum deko da jaroj jam kun fervor’ | ||
Magistr' nomiĝas mi, doktor'. | Herauf, herab und quer und krumm | Tiradas mi tien kaj reen la | ||
Kaj dum dek jaroj de fervor' | Meine Schüler an der Nase herum - | Studentojn je nazo ilia ja – | ||
Maldekstren, dekstren, - laŭ okaz' - | Und sehe, daß wir nichts wissen können! | Vidante, ke ne povas scii mi ion. | ||
Disĉiplojn tiris laŭ la naz', | Das will mir schier das Herz verbrennen. | Apenaŭ mi povas elteni tion! | ||
Kaj fine venas al konkludo, | Zwar bin ich gescheiter als all die Laffen, | Mi estas ja multe pli saĝa ol ĉiuj | ||
Ke vana estas ĉiu studo. | Doktoren, Magister, Schreiber und Pfaffen; | Skribistoj, doktoroj, pastraĉoj tiuj. | ||
Bruligas koron tiuj rememoroj. | Mich plagen keine Skrupel noch Zweifel, | Skrupuloj kaj duboj min ne turmentas | ||
Jes, vere mi estas pli inda, laŭ moroj, | Fürchte mich weder vor Hölle noch Teufel- | Kaj pro la infer’ mi nenion pentas. | ||
Ol ĉiuj skribistoj, magistroj, doktoroj; | Dafür ist mir auch alle Freud entrissen, | Pro tio min ankaŭ ĉio nur tedas | ||
Ne tranĉas min duboj, skrupuloj pri vero, | Bilde mir nicht ein, was Rechts zu wissen, | Kaj ion utilon mi scii ne kredas. | ||
Timigas nek diablo, nek tuta infero. | Bilde mir nicht ein, ich könnte was lehren, | Ne kredas mi povi ion instrui, | ||
Kaj tial neniam mi ĝojon atendas; | Die Menschen zu bessern und zu bekehren. | La homojn bonigi aŭ iel influi. | ||
Neniam mi veron ekkoni pretendas, | Auch hab ich weder Gut noch Geld, | Posedas nek iom da mono mi, | ||
Kaj eĉ en la penso ne volas prospekti, | Noch Ehr und Herrlichkeit der Welt; | Nek gloron en tiu mondo ĉi. | ||
La homojn bonigi aŭ ilin direkti. | Es möchte kein Hund so länger leben! | Eĉ hundo ne volus elteni tion, | ||
Ĉe mi neniu don': | Drum hab ich mich der Magie ergeben, | Pro tio mi studas nun la magion, | ||
Nek bon', nek mon', nek iu kon'. | Ob mir durch Geistes Kraft und Mund | Ĉu eble al mi malkaŝiĝu per | ||
................................... | Nicht manch Geheimnis würde kund; | Spirita forto iu mister’, | ||
................................... | Daß ich nicht mehr mit saurem Schweiß | Por ke mi ne devu paroli plu pri | ||
................................... | Zu sagen brauche, was ich nicht weiß; | Aferoj, kiujn ne konas mi, | ||
................................... | Daß ich erkenne, was die Welt | Por ke mi ekkonu, per kio je l’ fin’ | ||
................................... | Im Innersten zusammenhält, | La mondo interne kuntenas sin, | ||
................................... | Schau alle Wirkenskraft und Samen, | Ke spektu mi ĉiujn generajn fortojn, | ||
................................... | Und tu nicht mehr in Worten kramen. | Diraĉu ne plue malplenajn vortojn. | ||
Traduko de la Germana poemo "Faust, 1. Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Boris Mirski (Bela Manto, †1919). Unue tiu ĉi tradukaĵo aperis en la rusa Esperanta revuo "La Nova Epoko" en Moskvo, en la jaro 1922. | ..... | ..... | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). | Traduko de la Germana poemo "Faust, 1. Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1994-07-12. |