Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Faust, 1. Teil, Nacht Germana Arg-531-264 2009-05-15 14:48 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Faŭsto, 1a parto, Nokto Esperanto 1994-07-12 Arg-532-264 | MR-231-3 2004-09-06 22:38 Manfred nur tiun aldonu
Boris Mirski Faŭsto, Unua parto, Nokto Esperanto Arg-957-264 2010-01-11 14:55 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, Unua parto, Nokto

 
tradukita de Boris Mirski
 
(Faŭsto sidas maltrankvile en sia fotelo
ĉe la pulto, en malvasta gotika ĉambro
kun alta arkaĵo.)
 
FAŬSTO:
Filozofio! Havu ĝin!
Scienco jura, medicin',
Ho ve, teologia tent',
En kiun pens' enstudis sin, -
Mi ĉion lernis kun atent'.
Nun, kompatinda malsaĝul',
Mi staras post ĉi vana streĉ'
Ol iam malpli saĝa eĉ. -
Magistr' nomiĝas mi, doktor'.
Kaj dum dek jaroj de fervor'
Maldekstren, dekstren, - laŭ okaz' -
Disĉiplojn tiris laŭ la naz',
Kaj fine venas al konkludo,
Ke vana estas ĉiu studo.
Bruligas koron tiuj rememoroj.
Jes, vere mi estas pli inda, laŭ moroj,
Ol ĉiuj skribistoj, magistroj, doktoroj;
Ne tranĉas min duboj, skrupuloj pri vero,
Timigas nek diablo, nek tuta infero.
Kaj tial neniam mi ĝojon atendas;
Neniam mi veron ekkoni pretendas,
Kaj eĉ en la penso ne volas prospekti,
La homojn bonigi aŭ ilin direkti.
Ĉe mi neniu don':
Nek bon', nek mon', nek iu kon'.
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
 
Traduko de la Germana poemo "Faust, 1.
Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Boris Mirski (Bela Manto,
†1919).

Unue tiu ĉi tradukaĵo aperis en la rusa
Esperanta revuo "La Nova Epoko" en Moskvo,
en la jaro 1922.