Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Am Flusse Germana Arg-529-263 2004-09-06 08:27 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ĉe rivero Esperanto 1994-07-12 Arg-530-263 | MR-271-1 2004-09-06 08:30 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Ĉe rivero

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Am Flusse

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Disfluu, kantoj vi, por ĉiam,   Verfließet, vielgeliebte Lieder,
Karegaj, mi forgesu vin!   Zum Meere der Vergessenheit!
Vin knab’ ne kantu rave iam   Kein Knabe sing entzückt euch wieder,
Kaj ne dum florsezon’ knabin’.   Kein Mädchen in der Blütenzeit.
 
Por karulino nur kantitaj   Ihr sanget ja nur meiner Lieben;
Vi estis, nun mokanta min.   Nun spricht sie meiner Treue Hohn.
En akvo estis vi skribitaj,   Ihr wart ins Wasser eingeschrieben,
La akvo forfluigu vin.   So fließt denn auch mit ihm davon.
 
Traduko de la Germana poemo "Am Flusse"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1994-07-12.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).