Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Mailied Germana Arg-525-261 2004-09-06 05:45 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Majkanto Esperanto 1994 Arg-526-261 | MR-22-2 2004-09-06 05:48 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Majkanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Belege brilas
Natur’ kaj sun’,
Kaj ĉio ridas
Ĉirkauŭe nun.
 
Eliĝas floroj
El ĉiu plant’,
El arbustaĵo
Milvoĉa kant’
 
Kaj ĉiuj sentas
Feliĉon nur.
Ho ter’, ho suno!
Ho ĝoj’, ho plezur’!
 
Ho am’, ho amo!
Ja kiel or’
Vi estas bela,
Kaj kiel aŭror’!
 
La freŝan kampon
Benegas vi,
La plena mondo,
Floregas ĝi.
 
Knabin’, ho knabino,
Mi amas vin!
Vi min rigardas
Kaj amas min.
 
Alaŭda kanto
En la aer’,
Ĉiele odoras
La tuta ter’.
 
Ho kiel varme
Mi amas vin,
Vi min ĝojigas,
Ho junulin’!
 
Kuraĝon vi donas
Al nova kant’,
Feliĉa deziras
Vin via amant’!
 
Traduko de la Germana poemo "Mailied" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1994.