
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ernst Meurin | * Der Oelder Wind | Germana | Arg-518-256 | 2013-01-16 19:36 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Manfredo Ratislavo | La Ojlda vento | Esperanto | 1996-09-21 | Arg-519-256 | MR-286-6a | 2004-07-03 22:30 Manfred | nur tiun forigu |
Ernst Meurin, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| En Ojldo iam ferforĝist’ |
| Furzegis, kiam policist’ |
| Arestis tiun kun mieno |
| indigna, pro trankviloĝeno. |
| Protestis tiu viro ĉi: |
| Ne povas esti krimo ĝi, |
| Li ĝenis ja nur la silenton |
| lasante elen „Ojldan venton“. |
| La „Sonoril’“ konigis tuj |
| Eventon ĉi al Germanuj’. |
| Kaj ĉie sonis la kanteto |
| de l’ „ellasema“ forĝisteto. |
| Traduko de la Germana poemo "Der Oelder Wind" de Ernst Meurin (*1885-12-10) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1996-09-21. |