Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ne antaŭen ĉiam hastu Esperanto 2003-04-18 Arg-515-254 | MR-418-1 2004-07-02 13:35 Manfred nur tiun forigu
Joseph Düpjohann * Niemm di Tiet Basgermana Arg-514-254 2004-07-02 13:15 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Düpjohann,
Ne antaŭen ĉiam hastu

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ne antaŭen ĉiam hastu,
trankviliĝu iom pli!
Haltu foje por ekvidi
la mizeron ĉirkaŭ vi!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu,
turnu al la homoj vin!
Se ĉe l' voj' postrestas iu,
prenu ĉe la mano lin!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
foje turnu vin al la
malfortulo, faru bonon,
via fort' ne daŭros ja!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
Se malĝojas iu, vi
turnu vin ne for, ridete
alrigardu tiun ĉi!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
Vi ne pensu sur la Ter'
nur pri vi kaj farto via!
Estas tiom da mizer'!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
Vi disdonu ĝojon por
aliuloj, ĝi revenos
poste al la propra kor'.
 
Traduko de la Basgermana poemo "Niemm di
Tiet" de Joseph Düpjohann (Ostenfelder
Str. 28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-04-18.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.