Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Düpjohann * Anstännigkait Basgermana 1998 Arg-512-253 2004-07-01 12:39 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Honesteco Esperanto Arg-513-253 2004-07-01 12:39 Manfred nur tiun forigu

Joseph Düpjohann,
Honesteco

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Agu ĉiam kun honesto,
ĉu ĝojigos ĝi aŭ ne!
Vi malfermu vian koron
ĉiam por alia hom’.
Ne demandu pri kompens’,
restu nur honesta hom’!
 
Kiam en malĝojaj tagoj
afliktita estas vi,
eble vi demandos tiam:
Kial restas sola mi?
Se forlasas ĉiu vin,
restu nur honesta hom’!
 
Estu ĉies proksimulo,
rekte vi rigardu lin,
kaj la homo plej mizera
estu via kara frat’.
Ne demandu pri kompens’,
restu nur honesta hom’!
 
Traduko de la Basgermana poemo "Anstännigkait"
de Joseph Düpjohann (Ostenfelder Str.
28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.