Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Düpjohann * De Vuegelleed Basgermana Arg-503-249 2004-06-30 15:19 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La birdokanto Esperanto 2003-03-19 Arg-505-249 | MR-401-1 2004-06-30 15:20 Manfred nur tiun forigu

Joseph Düpjohann,
La birdokanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mi aŭdis birdokanton,
belege sonis ĝi;
mi volis ĝin kompreni,
ravita estis mi.
 
Ĝi kantis frumatene -
trankvilo ĉie ĉi;
forgesis mi la zorgojn,
rekonsoliĝis mi.
 
Momenton mi ekpensis
ne plu pri l’ taglabor’;
mi volis pluaŭskulti,
sed devis iri for.
 
Vesper’ fariĝis baldaŭ,
rapidis hejmen mi,
por aŭdi mian birdon;
sed ne revenis ĝi.
 
Traduko de la Basgermana poemo "De
Vuegelleed" de Joseph Düpjohann (Ostenfelder
Str. 28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-03-19.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.