Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La maljuna arbo Esperanto 2003-02-24 Arg-502-248 | MR-400-1 2004-06-30 15:24 Manfred nur tiun forigu
Joseph Düpjohann * De aolle Boom Basgermana Arg-501-248 2004-06-30 15:23 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Düpjohann,
La maljuna arbo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jam multajn jarojn staras
maljuna arbo jen,
ĝi vidis homojn veni
kaj iri sen reven’.
 
Infanojn ĝoje ludi
ĝi vidis apud si;
sed ankaŭ foje plori
li vidis tiujn ĉi.
 
La arbo maljuniĝis,
kun tiu ankaŭ mi;
la temp’ ne haltas, fluas1)
estonten daŭre ĝi.
 
Se iam almetiĝos
estonte la hakil’,
vi tiam ne lamentu,
toleru en trankvil’.
 
Traduko de la Basgermana poemo "De aolle
Boom" de Joseph Düpjohann (Ostenfelder
Str. 28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-02-24.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.
 
1) aŭ: la tempo ne halteblas,\\forfluas
daŭre ĝi.