Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hans Christian Andersen * Et børnerim Danish Arg-496-246 2004-06-10 11:35 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Infanrimaĵo Esperanto 1991-08 Arg-497-246 | MR-248-1 2005-04-22 19:40 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Ein Kinderreim Germana 1991-08 Arg-498-246 2004-06-20 14:24 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 15 Tanze, tanze, Püppchen mein Germana Arg-951-246 2013-07-25 12:11 Manfred nur tiun aldonu

Hans Christian Andersen,
Infanrimaĵo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Pupo mia, dancu vi!
Kiel bela estas ĝi,
la fraŭlin’! Kaj ankaŭ la
kavalir’ aspektas ja
en la blua frako tre
elegante, aŭ ĉu ne?
Estas belaj li kaj ŝi.
Pupo mia, dancu vi!
 
Jen la pup’ de l’ lasta jar’,
kun la flava kapharar’!
Estas ĝi la Lizinet’,
la malnova lud-pupet’.
Venu, olda amikin’,
mi nun volas lavi vin.
Vi nun dancu ĉiuj tri!
Rigardindas tio ĉi!
 
Dancu, mia pupo kun
la aliaj pupoj nun!
Paŝo flanken, unu klin’!
Ĉiam tenu rekte vin!
Vi turniĝu kiel rad’,
tre sanigas la dancad’!
Plaĉas tio ĉi, ĉar vi
estas ĉarmaj ĉiuj tri.
 
Traduko de la Dana poemo "Et børnerim"
de Hans Christian Andersen (Johano Kristiano
Andersen', *1805-04-02 - †1875-08-04)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1991-08.