Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Winther * Hvile Danish Arg-493-244 2004-06-10 11:09 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ripozo Esperanto 1984-10.04 Arg-494-244 | MR-158-3 2004-06-10 11:11 Manfred nur tiun forigu
Hans Erik Jensen Sun' estingiĝis Esperanto Arg-923-244 2008-09-14 00:00 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Sun' estingiĝis

 

Christian Winther,
Ripozo

 

Christian Winther,
Hvile

 
tradukita de Hans Erik Jensen   tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Sun' estingiĝis, tag' denove mortis,   Foras la suno, la tago forplonĝas,   Solen er slukket, dagen forstummer,
Nuboj leviĝis, nokton al ni portis,   staras la nuboj jen ĉe l’ ĉiel-rand’,   skyerne stå ved himlens rand,
steloj ridetas milde sur ĉielo   lumas la steloj; dormetas kaj sonĝas   stjernerne smile; drømme og slummer
tra la malhelo.   en trankvilego la mar’ kaj la land’.   favne i stilhed hav og land.
 
Ho, kiam venos al mi la tagfino,   Aĥ, se mi povus, nun kiam finiĝos   Ak, når min dag nu snart er til ende,
do mi ĝin benos pie per kapklino.   mia viv-tago, - samkiel jen flor’ –   kunne jeg da, som blomsten der,
Fine mi dormos pace kiel floro   turni kun fido, ĝis ree tagiĝos,   hylle mit hoved blødt og mig vende
ĝis la aŭroro!   min al la juna matena aŭror’!   trygt mod det unge morgenskær!
 
Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Hans Erik Jensen (†1973-06-18).

La kanto-teksto estas libere tradukita de
la dana esperantisto Hans Erik Jensen. La
traduko troviĝas en la kant-libreto
"Kantu", eldonita de H. E Jensen kaj Harald
Grønborg, sur la paĝo 18, kanto n-ro
17. Ĝi estas kantebla laŭ melodio de
Hakon Andersen (laŭ indiko notita super
la teksto en la kantlibreto.) Pri Hans
Erik Jensen vidu ankaŭ la retejon:
http://www.esperantonia.dk/bio-hej.htm.
  Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-10.04.

 
  Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876).