Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Winther * Hvile Danish Arg-493-244 2004-06-10 11:09 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ripozo Esperanto 1984-10.04 Arg-494-244 | MR-158-3 2004-06-10 11:11 Manfred nur tiun aldonu
Hans Erik Jensen Sun' estingiĝis Esperanto Arg-923-244 2008-09-14 00:00 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Sun' estingiĝis

 
tradukita de Hans Erik Jensen
 
Sun' estingiĝis, tag' denove mortis,
Nuboj leviĝis, nokton al ni portis,
steloj ridetas milde sur ĉielo
tra la malhelo.
 
Ho, kiam venos al mi la tagfino,
do mi ĝin benos pie per kapklino.
Fine mi dormos pace kiel floro
ĝis la aŭroro!
 
Traduko de la Dana poemo "Hvile" de
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876) en Esperanton de
Hans Erik Jensen (†1973-06-18).

La kanto-teksto estas libere tradukita de
la dana esperantisto Hans Erik Jensen. La
traduko troviĝas en la kant-libreto
"Kantu", eldonita de H. E Jensen kaj Harald
Grønborg, sur la paĝo 18, kanto n-ro
17. Ĝi estas kantebla laŭ melodio de
Hakon Andersen (laŭ indiko notita super
la teksto en la kantlibreto.) Pri Hans
Erik Jensen vidu ankaŭ la retejon:
http://www.esperantonia.dk/bio-hej.htm.