Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana Arg-490-243 2005-11-20 17:47 Manfred nur tiun aldonu
Alfred Conzeth Teksista kanto Esperanto Arg-492-243 2004-06-02 21:43 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Teksista kanto Esperanto Arg-491-243 2005-11-20 18:13 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante
Sidadas teksistoj jen, ne plorante:
Ni teksas trioblan malbenon por vi
En vian morttukon, Germani’.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu ĉi surda Dio,
Infane ni kredis je la religio.
Ja vane esperis, atendis ni,
Simiumis kaj mistifikis nin Li.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu fireĝ’ de l’ riĉuloj,
Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,
Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,
Kiel hundojn nin pafmortigigas li.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,
Kie nur prosperas la koterio,
Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)
Kie regas de l’ putro la odor’ -
Ni teksas, ni teksas!
 
Navedo flugas kaj krakas teksil’,
Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –
Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)
Enteksas trioblan malbenon ni,
Ni teksas, ni teksas!
 
Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Esperantigita de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 2001-04-08 laŭ la germanalingva
teksto, kiu post la publikigo de la unua
versio en la revuo “Vorwärts!” (=
“Antaŭen!”), eldonita de germanaj
fuĝintoj, estis diskonigita en Germanio
sur flugfolioj. En tiu flugfolia versio
la poemo havis la titolon “Weberlied”
(= “Teksista kanto”). [Laŭ interreta
informo de l’ 27.05.04 de la Instituto
Heinrich Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne
Tilch.]
 
1) aŭ: Kie frue rompatas ĉiu flor’,
2) aŭ: Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,
\\Trioblan malbenon enteksas ni.