Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana 1846 Arg-479-240 2004-06-02 11:33 Manfred nur tiun aldonu
Emil Pfeffer La ruĝaj teksistoj Esperanto 1929 Arg-481-240 2004-05-24 22:44 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La Sileziaj teksistoj Esperanto 2004-05-31 Arg-489-240 | MR-347-2-1 2004-06-02 11:46 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La Sileziaj teksistoj

 

Heinrich Heine,
La ruĝaj teksistoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Emil Pfeffer
 
Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante   En senlarma okul' kaŝante la sentojn,
Sidadas teksistoj jen, ne plorante:   Ili sidas kaj teksas kaj grincas la dentojn:
Ni teksas trioblan malbenon por vi   Malnova mond'! Ni teksas en pen'
En vian morttukon, Malnov-Germani’.   Morttukon al vi kun triobla malben' -
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Dio, al kiu pro nia   Malben' al diaĵo, al kiu kun preĝo
Mizero ni preĝis en kredo pia;   Turniĝis en frosto, malsato kaj neĝo
Ja vane esperis, atendis ni,   Ni kaj atendadis en vana esper' ...
Nin mistifikis kaj trompis Li.   Ĝi mokis kaj ridis je nia mizer' -
Ni teksas, ni teksas.   Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu ĉi reĝ’ de l’ riĉuloj,   Malben' al la reĝo, la reĝo de riĉaj,
Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,   Senkora vampiro por ni malfeliĉaj,
Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,   Senigis li nin de la lasta mon',
Kiel hundojn nin pafmortigigas li.   Nun oni nin pafas laŭ lia ordon' -
Ni teksas, ni teksas.   Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,   Malben' al falsa la patrolando,
Kie nur prosperas la koterio,   Kie regas tiaj vampiroj en bando,
Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)   Elsuĉas vivsukojn el ĉiu jun-flor',
Kie regas de l’ putro la odor’ -   Protekt' nur por vermoj, putraĵ', malhonor' -
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Navedo flugas kaj krakas teksil’,   Kaj krakas teksilo kaj flugas ŝipet',
Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –   Ni teksas sen ĉes', kun la mort' pro l' vet' ...
Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)   Malnova mond'! Ni teksas en pen'
Enteksas trioblan malbenon ni,   Morttukon al vi kun triobla malben' -
Ni teksas, ni teksas.   Ni teksas, ni teksas!
 
Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-05-31.

Esperantigo laŭ la dua germanalingva
teksto, kiu estis – kun la rimarkigo
“de la poeto reviziita” - eldonita en
1846 de H. Püttmann en la volumo “Album.
Originalpoesien” (= “Albumo. Originaj
poeziaĵoj”). [Laŭ interreta informo
de l’ 27.05.2004 de la Instituto Heinrich
Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne Tilch.]
  Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Emil
Pfeffer (*1891-12-16 - †1965-11-20)
en 1929.

La traduko de Emil Pfeffer aperis en la
sveda revuo "Svenska Arbetar-Esperantisten"
(= "La sveda laborista Esperantisto", en
la septembra-oktobra numero de 1929, sur
paĝo 83. Mi, Manfred Retzlaff, trovis
tiujn informojn kaj la tradukon de Emil
Pfeffer en la libro "Verkoj de Heinrich
Heine" de Adolf Holzhaus, eldonita en 1973
de la "Esperanto-Ligo en Israelo".
 
1) Kie frue rompatas ĉiu flor’,    
2) Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,\\Trioblan
malbenon enteksas ni.