Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La Sileziaj teksistoj Esperanto 2004-05-31 Arg-489-240 | MR-347-2-1 2004-06-02 11:46 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana 1846 Arg-479-240 2004-06-02 11:33 Manfred nur tiun aldonu
Emil Pfeffer La ruĝaj teksistoj Esperanto 1929 Arg-481-240 2004-05-24 22:44 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La ruĝaj teksistoj

 
tradukita de Emil Pfeffer
 
En senlarma okul' kaŝante la sentojn,
Ili sidas kaj teksas kaj grincas la dentojn:
Malnova mond'! Ni teksas en pen'
Morttukon al vi kun triobla malben' -
Ni teksas, ni teksas!
 
Malben' al diaĵo, al kiu kun preĝo
Turniĝis en frosto, malsato kaj neĝo
Ni kaj atendadis en vana esper' ...
Ĝi mokis kaj ridis je nia mizer' -
Ni teksas, ni teksas!
 
Malben' al la reĝo, la reĝo de riĉaj,
Senkora vampiro por ni malfeliĉaj,
Senigis li nin de la lasta mon',
Nun oni nin pafas laŭ lia ordon' -
Ni teksas, ni teksas!
 
Malben' al falsa la patrolando,
Kie regas tiaj vampiroj en bando,
Elsuĉas vivsukojn el ĉiu jun-flor',
Protekt' nur por vermoj, putraĵ', malhonor' -
Ni teksas, ni teksas!
 
Kaj krakas teksilo kaj flugas ŝipet',
Ni teksas sen ĉes', kun la mort' pro l' vet' ...
Malnova mond'! Ni teksas en pen'
Morttukon al vi kun triobla malben' -
Ni teksas, ni teksas!
 
Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Emil
Pfeffer (*1891-12-16 - †1965-11-20)
en 1929.

La traduko de Emil Pfeffer aperis en la
sveda revuo "Svenska Arbetar-Esperantisten"
(= "La sveda laborista Esperantisto", en
la septembra-oktobra numero de 1929, sur
paĝo 83. Mi, Manfred Retzlaff, trovis
tiujn informojn kaj la tradukon de Emil
Pfeffer en la libro "Verkoj de Heinrich
Heine" de Adolf Holzhaus, eldonita en 1973
de la "Esperanto-Ligo en Israelo".