Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Fredensborg Esperanto 1984-09 Arg-477-238 | MR-156-2 2004-05-17 16:13 Manfred nur tiun forigu
Ludvig Bødtcher * Fredensborg Danish Arg-476-238 2004-05-17 16:29 Manfred nur tiun aldonu

Ludvig Bødtcher,
Fredensborg

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se nebuliĝas la racio
kaj superŝaŭmas en mi ĉio,
ho, Fredensborg’, min tiru vi
en vian pacon, ke mildiĝu
kaj enarbare rekalmiĝu
la ŝtormo de l’ junec’ en mi!
 
Se ronĝas min ĉagren-doloro
mortige, mute en la koro,
mi ree fuĝas serĉi vin,
iradi tra la verdaj haloj,
ĝis viaj ravaj najtingaloj
per sia kant’ plorigis min.1)
 
Nur vi en miaj pensoj ĉiam
vivadu, ĝis elbatos iam
la kor’ en mi, sen ĝoj’ kaj zorg’!
Ĝis mutos birdoj sur la kverko
kaj iĝos el la ligno ĉerko
kaj tombo – mia Fredensborg’!2)
 
Traduko de la Dana poemo "Fredensborg" de
Ludvig Bødtcher (*1793-04-22 -
†1874-10-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-09.
 
1) aŭ eble: plorsolve resanigis min.
2) La dana vorto „Fredensborg“ signifas
„pac-kastel’“-on. Ĝi estas reĝa
kastelo kaj parko situanta sur la insulo
Zelando ne malproksime de la dana ĉefurbo
Kopenhago.