Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emanuel Geibel * Der Mai ist gekommen Germana 1841 Arg-464-235 2010-05-01 22:42 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Migrado Esperanto Arg-466-235 2006-05-07 20:51 Manfred nur tiun forigu
Ferdinand Pfeil Nun Majo alvenis Esperanto Arg-465-235 2004-04-27 10:37 Manfred nur tiun forigu

Emanuel Geibel,
Migrado

 

Emanuel Geibel,
Nun Majo alvenis

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Ferdinand Pfeil
 
1. Nun Majo alvenis,   1. Nun Majo alvenis,
Burĝonas la arbar',   Burĝonas la arbar',
Do restu en hejmo,   La nuboj formigras
Filistra homar'!   Tra landoj kaj mar',
La nuboj ĉe ĉielo   Aŭdiĝas en valoj
Migradas jam for,   Ĝojega birdkantad',
Laŭ ili nun fortiras   Sopiras mi la mondon
Min la migrama kor'.   Travagi en migrad'.
 
2. Nu, patro, patrino,   2. Ho patro kaj panjo!
Adiaŭ nun al vi,   Foriras mi kun Di',
Feliĉon ekstere   Fremdlandan feliĉon
Serĉadas nun mi,   Serĉados nun mi;
Ja, multe da vojoj   Ne paŝis mi ĉiujn
Ne vidis mi jam   Vojetojn en la rond',
Kaj multe da bonvino   Ne trinkis mi ĉiun
Nur konas mi laŭ fam'.   Bonvinon en la mond'.
 
3. Antaŭen, antaŭen   3. Antaŭen, antaŭen,
Dum hela sunradi',   En bela sunbril'!
Trans montoj, trans valoj   El domo jam logas
Kun vigla energi'!   Alaŭdo per tril',
La fontoj murmuras,   La fontoj murmuras,
Bruigas arbojn vent',   Zumadas la aer',
La koro kun alaŭdo   Ekĝojas mia koro
Kunkantas pro kontent'.   En ĉarma la veter'.
 
4. Vespere en urbeto   4. En urbo vespere
Gastigos min trinkej':   Gajigu min regal',
"Ho, mastro, nur vinon,   Ekbrilu bonvino
Sed de bongusta plej!"   En klara pokal':
"Ekprenu gitaron,   Ekprenu gitaron,
Gajega muzikant'!"   Gajega muzikant'!
"Prikantos mi knabinon,   Pri mia dolĉulino
De kiu mi amant'."   Eksonu bela kant'!
 
5. Se mankos restejo   5. Se foje mi dormos
Kun noktripoz' kaj vin',   Sen lito sub mantel',
Sub ĉielo mi kuŝos,1)   La steloj min gardos
La steloj gardos min,   Sub blua ĉiel',
Bruanta tilio   Per dolĉa murmuro
Lulados al dormad',   Lulados min tili',
La matenruĝo vekos2)   Min vekos frumatene
Denove al migrad'!   Unua sunradi'.
 
6. Migrado, migrado   6. Migrado, migrado,
Libera ĝojo vi,   libera vivoĝoj'!
En brust' freŝe blovas   Ĉar Dia spirado
La spiro de Di',   Min tuŝas en voj',
La koro ĝojegas   La koro ĝojegas
Por la ĉirkaŭa rond',   De l' mont' al mara ond'
Ke vi do estas bela,   Vi estas belega,
Ho, vasta, vasta mond'!   Vi vasta, vasta mond'.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Mai ist
gekommen" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la libro "Esperantista Kantaro",
Kolekto unua: Germanaj kantoj popolaj kaj
studentaj, Esperantigitaj de L. E. Meier,
eldonita en 1907 de Hans Theodor Hoffmann,
Berlin W. 35, Steglitzer Str. 44.
  Traduko de la Germana poemo "Der Mai ist
gekommen" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Ferdinand Pfeil.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "La verdaj paseroj
kantas", eldonita de la Esperanto-Grupo
Espero, Berlino, en 1948.
 
1) Rimarkigo de Manfred Retzlaff: En la
"Esperantista Kantaro", el kiu mi la
tekston detajpis. la linio tekstis: Sub
ĉielo min kuŝos. Sed tio verŝajne estas
pres-eraro.
   
2) Ŝanĝpropono de Manfred Retzlaff: La
matenruĝ' min vekos