Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emanuel Geibel * Der Mai ist gekommen Germana 1841 Arg-464-235 2010-05-01 22:42 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Migrado Esperanto Arg-466-235 2006-05-07 20:51 Manfred nur tiun forigu
Ferdinand Pfeil Nun Majo alvenis Esperanto Arg-465-235 2004-04-27 10:37 Manfred nur tiun aldonu

Emanuel Geibel,
Migrado

 

Emanuel Geibel,
Der Mai ist gekommen

 
tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
1. Nun Majo alvenis,   1. Der Mai ist gekommen,
Burĝonas la arbar',   Die Bäume schlagen aus,
Do restu en hejmo,   Da bleibe, wer Lust hat,
Filistra homar'!   Mit Sorgen zu Haus!
La nuboj ĉe ĉielo   Wie die Wolken dort wandern
Migradas jam for,   Am himmlischen Zelt,
Laŭ ili nun fortiras   So steht auch mir der Sinn
Min la migrama kor'.   In die weite, weite Welt.
 
2. Nu, patro, patrino,   2. Herr Vater, Frau Mutter,
Adiaŭ nun al vi,   Daß Gott euch behüt!
Feliĉon ekstere   Wer weiß, wo in der Ferne
Serĉadas nun mi,   Mein Glück mir noch blüht;
Ja, multe da vojoj   Es gibt so manche Straße,
Ne vidis mi jam   Da nimmer ich marschiert,
Kaj multe da bonvino   Es gibt so manchen Wein,
Nur konas mi laŭ fam'.   Den ich nimmer noch probiert.
 
3. Antaŭen, antaŭen   3. Frisch auf drum, frisch auf drum
Dum hela sunradi',   Im hellen Sonnenstrahl!
Trans montoj, trans valoj   Wohl über die Berge,
Kun vigla energi'!   Wohl durch das tiefe Tal!
La fontoj murmuras,   Die Quellen erklingen,
Bruigas arbojn vent',   Die Bäume rauschen all;
La koro kun alaŭdo   Mein Herz ist wie 'ne Lerche
Kunkantas pro kontent'.   Und stimmet ein mit Schall.
 
4. Vespere en urbeto   4. Und abends im Städtlein,
Gastigos min trinkej':   Da kehr ich durstig ein:
"Ho, mastro, nur vinon,   "Herr Wirt, mein Herr Wirt,
Sed de bongusta plej!"   Eine Kanne blanken Wein!
"Ekprenu gitaron,   Ergreife die Fiedel,
Gajega muzikant'!"   Du lustger Spielmann du,
"Prikantos mi knabinon,   Von meinem Schatz das Liedel,
De kiu mi amant'."   Das sing ich dazu!"
 
5. Se mankos restejo   5. Und find ich keine Herberg,
Kun noktripoz' kaj vin',   So liege ich zur Nacht
Sub ĉielo mi kuŝos,1)   Wohl unter blauem Himmel,
La steloj gardos min,   Die Sterne halten Wacht;
Bruanta tilio   Im Winde die Linde,
Lulados al dormad',   Die rauscht mich ein gemach,
La matenruĝo vekos2)   Es küsset in der Frühe
Denove al migrad'!   Das Morgenrot mich wach.
 
6. Migrado, migrado   6. O Wandern, o Wandern,
Libera ĝojo vi,   Du freie Burschenlust!
En brust' freŝe blovas   Da wehet Gottes Odem
La spiro de Di',   So frisch in die Brust;
La koro ĝojegas   Da singet und jauchzet
Por la ĉirkaŭa rond',   Das Herz zum Himmelszelt:
Ke vi do estas bela,   Wie bist du doch so schön,
Ho, vasta, vasta mond'!   O du weite, weite Welt!
 
Traduko de la Germana poemo "Der Mai ist
gekommen" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la libro "Esperantista Kantaro",
Kolekto unua: Germanaj kantoj popolaj kaj
studentaj, Esperantigitaj de L. E. Meier,
eldonita en 1907 de Hans Theodor Hoffmann,
Berlin W. 35, Steglitzer Str. 44.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Emanuel Geibel, publikigita 1841.

Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Emanuel_Geibel
kaj la Esperantan version
http://eo.wikipedia.org/wiki/Emanuel_Geibel.
 
1) Rimarkigo de Manfred Retzlaff: En la
"Esperantista Kantaro", el kiu mi la
tekston detajpis. la linio tekstis: Sub
ĉielo min kuŝos. Sed tio verŝajne estas
pres-eraro.
   
2) Ŝanĝpropono de Manfred Retzlaff: La
matenruĝ' min vekos