Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Migrado Esperanto Arg-466-235 2006-05-07 20:51 Manfred nur tiun forigu
Ferdinand Pfeil Nun Majo alvenis Esperanto Arg-465-235 2004-04-27 10:37 Manfred nur tiun forigu
Emanuel Geibel * Der Mai ist gekommen Germana 1841 Arg-464-235 2010-05-01 22:42 Manfred nur tiun aldonu

Emanuel Geibel,
Nun Majo alvenis

 

Emanuel Geibel,
Migrado

 
tradukita de Ferdinand Pfeil   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Nun Majo alvenis,   1. Nun Majo alvenis,
Burĝonas la arbar',   Burĝonas la arbar',
La nuboj formigras   Do restu en hejmo,
Tra landoj kaj mar',   Filistra homar'!
Aŭdiĝas en valoj   La nuboj ĉe ĉielo
Ĝojega birdkantad',   Migradas jam for,
Sopiras mi la mondon   Laŭ ili nun fortiras
Travagi en migrad'.   Min la migrama kor'.
 
2. Ho patro kaj panjo!   2. Nu, patro, patrino,
Foriras mi kun Di',   Adiaŭ nun al vi,
Fremdlandan feliĉon   Feliĉon ekstere
Serĉados nun mi;   Serĉadas nun mi,
Ne paŝis mi ĉiujn   Ja, multe da vojoj
Vojetojn en la rond',   Ne vidis mi jam
Ne trinkis mi ĉiun   Kaj multe da bonvino
Bonvinon en la mond'.   Nur konas mi laŭ fam'.
 
3. Antaŭen, antaŭen,   3. Antaŭen, antaŭen
En bela sunbril'!   Dum hela sunradi',
El domo jam logas   Trans montoj, trans valoj
Alaŭdo per tril',   Kun vigla energi'!
La fontoj murmuras,   La fontoj murmuras,
Zumadas la aer',   Bruigas arbojn vent',
Ekĝojas mia koro   La koro kun alaŭdo
En ĉarma la veter'.   Kunkantas pro kontent'.
 
4. En urbo vespere   4. Vespere en urbeto
Gajigu min regal',   Gastigos min trinkej':
Ekbrilu bonvino   "Ho, mastro, nur vinon,
En klara pokal':   Sed de bongusta plej!"
Ekprenu gitaron,   "Ekprenu gitaron,
Gajega muzikant'!   Gajega muzikant'!"
Pri mia dolĉulino   "Prikantos mi knabinon,
Eksonu bela kant'!   De kiu mi amant'."
 
5. Se foje mi dormos   5. Se mankos restejo
Sen lito sub mantel',   Kun noktripoz' kaj vin',
La steloj min gardos   Sub ĉielo mi kuŝos,1)
Sub blua ĉiel',   La steloj gardos min,
Per dolĉa murmuro   Bruanta tilio
Lulados min tili',   Lulados al dormad',
Min vekos frumatene   La matenruĝo vekos2)
Unua sunradi'.   Denove al migrad'!
 
6. Migrado, migrado,   6. Migrado, migrado
libera vivoĝoj'!   Libera ĝojo vi,
Ĉar Dia spirado   En brust' freŝe blovas
Min tuŝas en voj',   La spiro de Di',
La koro ĝojegas   La koro ĝojegas
De l' mont' al mara ond'   Por la ĉirkaŭa rond',
Vi estas belega,   Ke vi do estas bela,
Vi vasta, vasta mond'.   Ho, vasta, vasta mond'!
 
Traduko de la Germana poemo "Der Mai ist
gekommen" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Ferdinand Pfeil.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "La verdaj paseroj
kantas", eldonita de la Esperanto-Grupo
Espero, Berlino, en 1948.
  Traduko de la Germana poemo "Der Mai ist
gekommen" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la libro "Esperantista Kantaro",
Kolekto unua: Germanaj kantoj popolaj kaj
studentaj, Esperantigitaj de L. E. Meier,
eldonita en 1907 de Hans Theodor Hoffmann,
Berlin W. 35, Steglitzer Str. 44.
 
    1) Rimarkigo de Manfred Retzlaff: En la
"Esperantista Kantaro", el kiu mi la
tekston detajpis. la linio tekstis: Sub
ĉielo min kuŝos. Sed tio verŝajne estas
pres-eraro.
    2) Ŝanĝpropono de Manfred Retzlaff: La
matenruĝ' min vekos