Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emanuel Geibel * Der Mai ist gekommen Germana 1841 Arg-464-235 2010-05-01 22:42 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Migrado Esperanto Arg-466-235 2006-05-07 20:51 Manfred nur tiun aldonu
Ferdinand Pfeil Nun Majo alvenis Esperanto Arg-465-235 2004-04-27 10:37 Manfred nur tiun forigu

Emanuel Geibel,
Nun Majo alvenis

 
tradukita de Ferdinand Pfeil
 
1. Nun Majo alvenis,
Burĝonas la arbar',
La nuboj formigras
Tra landoj kaj mar',
Aŭdiĝas en valoj
Ĝojega birdkantad',
Sopiras mi la mondon
Travagi en migrad'.
 
2. Ho patro kaj panjo!
Foriras mi kun Di',
Fremdlandan feliĉon
Serĉados nun mi;
Ne paŝis mi ĉiujn
Vojetojn en la rond',
Ne trinkis mi ĉiun
Bonvinon en la mond'.
 
3. Antaŭen, antaŭen,
En bela sunbril'!
El domo jam logas
Alaŭdo per tril',
La fontoj murmuras,
Zumadas la aer',
Ekĝojas mia koro
En ĉarma la veter'.
 
4. En urbo vespere
Gajigu min regal',
Ekbrilu bonvino
En klara pokal':
Ekprenu gitaron,
Gajega muzikant'!
Pri mia dolĉulino
Eksonu bela kant'!
 
5. Se foje mi dormos
Sen lito sub mantel',
La steloj min gardos
Sub blua ĉiel',
Per dolĉa murmuro
Lulados min tili',
Min vekos frumatene
Unua sunradi'.
 
6. Migrado, migrado,
libera vivoĝoj'!
Ĉar Dia spirado
Min tuŝas en voj',
La koro ĝojegas
De l' mont' al mara ond'
Vi estas belega,
Vi vasta, vasta mond'.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Mai ist
gekommen" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Ferdinand Pfeil.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "La verdaj paseroj
kantas", eldonita de la Esperanto-Grupo
Espero, Berlino, en 1948.