Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Der frohe Wandersmann Germana Arg-461-234 2012-10-04 22:20 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La gaja migranto Esperanto Arg-462-234 2008-04-01 19:09 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La gaja migranto Esperanto 1907 Arg-463-234 2006-05-07 20:26 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La gaja migranto

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La gaja migranto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Se Dio volas vin favori,   Se donas Di' al vi favoron,
Li igas iri vin tra l'mond'   Li sendas vin for el la dom',
Por mirindaĵojn al vi montri   Por montri sian mirlaboron,
En sia kreitaĵa rond'.   La belan mondon, al la hom'.
 
La malviglul' en hejma domo   .....
Ne ĝojas pro mateno lum',   .....
Lulanta li infanojn homo   .....
Zorgadas nur pro la mastrum'.   .....
 
Riveroj plaŭdas de l'montaro,   De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj ĝojas en aer' -   Alaŭdoj kantas super mi;
Ĉu mi ne kantu kun birdaro   Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Pro la de Dio bela ter'?   Al la tutmonda harmoni'.
 
Kaj mi nur fidas bonan Dion,   Al Dio fidas mi kun ĝojo.
Pro kiu konserviĝas ĝi;   Li zorgas pri la tuta ter':
Ĉu mi do zorgu, timu ion?   Li ankaŭ min, sur mia vojo,
Pro li prosperos ankaŭ mi!   Eterne gardos de danĝer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Der frohe
Wandersmann" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Ludwig Emil Meier
(*1847-02-16 - †1919) en 1907.

La tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis
el la libro "Esperantista Kantaro", Kolekto
unua: Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, eldonita
en 1907 de Hans Theodor Hoffmann, Berlin
W. 35, Steglitzer Str. 44.
  Traduko de la Germana poemo "Der frohe
Wandersmann" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof
(Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15
- †1917-04-14).