Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier La gaja migranto Esperanto 1907 Arg-463-234 2006-05-07 20:26 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La gaja migranto Esperanto Arg-462-234 2008-04-01 19:09 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Der frohe Wandersmann Germana Arg-461-234 2012-10-04 22:20 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La gaja migranto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Se Dio volas vin favori,
Li igas iri vin tra l'mond'
Por mirindaĵojn al vi montri
En sia kreitaĵa rond'.
 
La malviglul' en hejma domo
Ne ĝojas pro mateno lum',
Lulanta li infanojn homo
Zorgadas nur pro la mastrum'.
 
Riveroj plaŭdas de l'montaro,
Alaŭdoj ĝojas en aer' -
Ĉu mi ne kantu kun birdaro
Pro la de Dio bela ter'?
 
Kaj mi nur fidas bonan Dion,
Pro kiu konserviĝas ĝi;
Ĉu mi do zorgu, timu ion?
Pro li prosperos ankaŭ mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Der frohe
Wandersmann" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Ludwig Emil Meier
(*1847-02-16 - †1919) en 1907.

La tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis
el la libro "Esperantista Kantaro", Kolekto
unua: Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, eldonita
en 1907 de Hans Theodor Hoffmann, Berlin
W. 35, Steglitzer Str. 44.