Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Heiliger Abend Germana Arg-459-233 2004-04-23 13:05 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Sankta Vespero Esperanto 1982-12-09 Arg-460-233 | MR-022-2 2004-04-23 13:07 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Sankta Vespero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nun la stratoj forlasitas,
Pace lumas ĉiu dom',1)
Mi promenas kaj meditas,
Festas hejme ĉiu hom'.
 
La fenestroj estas pie
Ornamitaj per ludil',
Mil infanoj staras tie
Kaj rigardas en trankvil'.
 
Kaj mi iras pro migremo
El la urba muro-rond'.
Kia brilo, sankta tremo!
Kia larĝa, kalma mond'!
 
Super mi de l' steloj brilo,
El la neĝo ĉirkaŭ mi
Kvazaŭ levas sin jubilo:
Gracon donas Di' al ni!
 
Traduko de la Germana poemo "Heiliger
Abend" de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1982-12-09.
 
1) Paca lum' en ĉiu dom',