Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Nachklänge Germana Arg-455-231 2004-04-23 11:21 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Postsonoroj Esperanto 1984-04-23 Arg-456-231 | MR-092-1 2004-04-23 11:27 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Postsonoroj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mi sonĝis, ke revidis
La hejman valon mi,
Ĉe l' patra dom' mi sidis,
Jen alte super ĝi.
 
Tra l' foliar' blovetis
Aero ĉirkaŭ mi,
Kaj super min faletis
Floretoj de tili'.
 
Sed kiam mi vekiĝis,
La lun' de l' vojo-rand'
briletis kaj vidiĝis
Ĉirkaŭe fremda land'.
 
Jen estis nur glacia
Frosteco kaj blankec';
Blankiĝis ankaŭ mia
Harar' pro maljunec'.
 
Traduko de la Germana poemo "Nachklänge"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-04-23.