Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Winternacht Germana Arg-45-23 2003-11-06 12:06 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Vintra nokto Esperanto 2003-2-23 Arg-46-23 2003-11-06 12:25 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Vintra nokto

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Winternacht

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Sub neĝo kuŝas ĉio ĉi,   Verschneit liegt rings die ganze Welt,
Ĝojigas min nenio.   Ich hab' nichts, was mich freuet,
Jen arb', sur kampo staras ĝi,   Verlassen steht der Baum im Feld,
sen iu ajn folio.   Hat längst sein Laub verstreuet.
 
Blovadas nur la vento jen,   Der Wind nur geht bei stiller Nacht
La arbon skuetante,   Und rüttelt an dem Baume,
Sin movas tiu kvazaŭ en   Da rührt er seinen Wipfel sacht
la sonĝo parolante.   Und redet wie im Traume.
 
Ĝi sonĝas pri printemp' kaj pri   Er träumt von künft'ger Frühlingszeit,
Verdaĵ' kaj fonto-plaŭdo,   Von Grün und Quellenrauschen,
Susuros tiam ree ĝi   Wo er im neuen Blütenkleid
Por Di' kaj ties laŭdo.   Zu Gottes Lob wird rauschen.
 
Traduko de la Germana poemo "Winternacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-2-23.

Verkita de Jozefo Barono de Ajĥendorfo
(Joseph Freiherr von Eichendorff, 1788 -
1857)
(Esperantigita de Manfredo Ratislavo dum
la nokto de l' 22a ghis la 23a de Februaro
2003 laŭ la origina germanalingva teksto.)


En la germana teksto estas - cetere - iu
"neperfekta" rimo. La poeto rimis en la
tria strofo la vortojn "Quellenrauschen"
(prononcu: kvelen-raushen = font-susurado)
kun "rauschen" (prononcu: raushen = susuri).
Li do kvazaŭ rimis per la sama vorto, do
ne estas bona, pura rimo, sed eble pardonebla
kiel poeta licenco. En la dua strofo de
mia traduko mi permesis al mi rimi per la
samsufiksa rimo "skuetante - parolante",
do per "abomena adasismo" ;-)
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).