Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Vintra nokto Esperanto 2003-2-23 Arg-46-23 2003-11-06 12:25 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Winternacht Germana Arg-45-23 2003-11-06 12:06 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Winternacht

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Vintra nokto

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Verschneit liegt rings die ganze Welt,   Sub neĝo kuŝas ĉio ĉi,
Ich hab' nichts, was mich freuet,   Ĝojigas min nenio.
Verlassen steht der Baum im Feld,   Jen arb', sur kampo staras ĝi,
Hat längst sein Laub verstreuet.   sen iu ajn folio.
 
Der Wind nur geht bei stiller Nacht   Blovadas nur la vento jen,
Und rüttelt an dem Baume,   La arbon skuetante,
Da rührt er seinen Wipfel sacht   Sin movas tiu kvazaŭ en
Und redet wie im Traume.   la sonĝo parolante.
 
Er träumt von künft'ger Frühlingszeit,   Ĝi sonĝas pri printemp' kaj pri
Von Grün und Quellenrauschen,   Verdaĵ' kaj fonto-plaŭdo,
Wo er im neuen Blütenkleid   Susuros tiam ree ĝi
Zu Gottes Lob wird rauschen.   Por Di' kaj ties laŭdo.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).

 
  Traduko de la Germana poemo "Winternacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-2-23.

Verkita de Jozefo Barono de Ajĥendorfo
(Joseph Freiherr von Eichendorff, 1788 -
1857)
(Esperantigita de Manfredo Ratislavo dum
la nokto de l' 22a ghis la 23a de Februaro
2003 laŭ la origina germanalingva teksto.)


En la germana teksto estas - cetere - iu
"neperfekta" rimo. La poeto rimis en la
tria strofo la vortojn "Quellenrauschen"
(prononcu: kvelen-raushen = font-susurado)
kun "rauschen" (prononcu: raushen = susuri).
Li do kvazaŭ rimis per la sama vorto, do
ne estas bona, pura rimo, sed eble pardonebla
kiel poeta licenco. En la dua strofo de
mia traduko mi permesis al mi rimi per la
samsufiksa rimo "skuetante - parolante",
do per "abomena adasismo" ;-)