Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Migrado Esperanto 1984-05-19 Arg-452-229 | MR-096-1 2004-04-23 10:38 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Wanderschaft Germana Arg-451-229 2004-04-23 10:30 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Migrado

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kantadas enaere
Alaŭdoj, riveret'
Susuras kaj leĝere
Ekmigras la poet'.
 
De l' valo ĝis la monto
Floradas ĉio ĉi,
Kaj al la horizonto
Migradi volas li.
 
Li vokas ĉiujn, kiujn
deprimas la zorgad',
Persvadi volas tiujn
Al tiu ĉi migrad'.
 
Li kantas, la kantadon
Ekaŭdas kelka vir',
Kaj kelkan kamaradon
Ekkaptas hejm-sopir'.
 
La tuta mond' vigliĝas,
Ekmigras kun pasi';
La amatin' aliĝas,
Al li mansvingas ŝi.
 
Ek-iras homoj ĉie
jubile, kun kantad',
Ĉi tie kaj jen tie -
Nun ekas la migrad'!
 
Traduko de la Germana poemo "Wanderschaft"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-05-19.