Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Nachtlied Germana Arg-447-227 2004-04-23 09:54 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Noktokanto Esperanto 1988-05 Arg-448-227 | MR-213-2 2004-04-23 09:57 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Noktokanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La luma tago pasis for,
Audiĝas sonoril-sonor’;
La tempo, pluvojaĝas ĝi,
Forportas kelkajn ĝi kun si.
 
Al mi nun mankas la parol’
De la amiko kaj konsol’,
Kaj dolĉa vido de l’ virin’.
Neniu akompanas min.
 
Tiriĝas jen en la trankvil’
Solecaj nuboj en lunbril’,
Parolas arboj inter si -
Ho kial, hom’, ektremas vi?
 
Al mi fidela estas nur
En la vasteco de l’ natur’
Ja tiu, kiu tenas min,
Se mi nur vere fidas Lin.
 
Do ek, vi kara najtingal’,
Vi helasona akvofal’!
Nun Dion kune laŭdu ni
Ĝis la unua sunradi’!
 
Traduko de la Germana poemo "Nachtlied"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1988-05.