Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo En la nokto Esperanto 1989-04 Arg-446-226 | MR-221-1 2004-04-23 09:44 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * In der Nacht Germana Arg-445-226 2004-04-23 09:42 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
En la nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La viv’ ekstere nun silentas,
Ne estas lum-radi’,
Tim-tremon mia koro sentas,
Ennokten aŭdas mi.
 
Nun, kiam disfluinta estas
De l’ tag’ malharmoni’,
Ho, kio kiel gajno restas
Nun, laca hom’, al vi?
 
La lun’ konsole jen trankvilas
Post malleviĝ’ de l’ mond’,
La sanktaj steloj sole brilas
Sur la ĉiela rond’!
 
Vagante sur malhela maro
Veturas mi, Sinjor’.
Min gvidas Via or-stelaro
Ĝis de l’ etern’ aŭror’.
 
Traduko de la Germana poemo "In der Nacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1989-04.