Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Allogo Esperanto 2000-11 Arg-444-225 | MR-333-1 2004-04-23 09:24 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Lockung Germana Arg-443-225 2004-04-23 09:21 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Allogo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉu vi aŭdas la susuron
de la arboj tie ĉi?
Ĉu vi vidas jen la muron
de l’ kastelo super vi?
 
Ĉu ne logas rivereto
vin aŭskulti en trankvil’,
kiu fluas en kvieto
tra la grundo en lunbril’?
 
Ĉu memoras vi je tiuj
kantoj el la pasintec’?
Ili revekiĝas ĉiuj
jen en la arbar-solec’.
 
Kaj la arboj sonĝas jene,
la lilako ravas vin,
flustre vin allogas ene
de l’ rivero la niksin’.
 
Traduko de la Germana poemo "Lockung" de
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2000-11.