Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Marbordo Esperanto 1983-02 Arg-438-221 | MR-025-2 2004-04-09 17:49 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Meeresstrand Germana Arg-437-221 2004-04-09 17:45 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Marbordo

 

Theodor Storm,
Meeresstrand

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Marborden flugas mevo   Ans Haff nun fliegt die Möwe,
Kaj ekkrepuskas nun;   Und Dämmrung bricht herein;
Super malsekaj marĉoj   Über die feuchten Watten
Sumas vespera sun’.   Spiegelt der Abendschein.
 
Griza birdar’ kuretas   Graues Geflügel huschet
Ĉe l’ akvo en nebul’,   Neben dem Wasser her;
Kaj kuŝas kiel en sonĝo   Wie Träume liegen die Inseln
Surmare la insul’.   Im Nebel auf dem Meer.
 
Aŭdiĝas de l’ ŝlim’ fermentanta   Ich höre des gärenden Schlammes
Sekretoplena son’,   Geheimnisvollen Ton,
Soleca kriado de birdoj –   Einsames Vogelrufen –
Samkiel de eon’.   So war es immer schon.
 
Mallaŭte ektremetas,   Noch einmal schauert leise
Ekkuŝas nun la vent’;   Und schweiget dann der Wind;
La voĉoj super la marĉo   Vernehmlich werden die Stimmen,
Aŭdeblas en la silent’.   Die über der Tiefe sind.
 
Traduko de la Germana poemo "Meeresstrand"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-02.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).