Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Frühlingsnacht Germana Arg-435-220 2004-04-09 17:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Printempa nokto Esperanto 2001-04-07 Arg-436-220 | MR-345-1a 2004-04-09 17:01 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Printempa nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Super mi tra la aeroj
Migrobirdojn aŭdas mi.
Jam odoras aromeroj
Kaj ekfloras ĉie ĉi.
 
Emas mi jubili, plori,
Nekredebla estas ĝi!
Malnovaĵoj volas sori
Kun la luna bril’ al mi.
 
Steloj diras tion, kion
Sonĝas arboj ĉirkau mi,
Najtingaloj kantas tion:
Estas via ŝi, jes ŝi!
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsnacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2001-04-07.