Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Frühlingsnacht Germana Arg-435-220 2004-04-09 17:01 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Printempa nokto Esperanto 2001-04-07 Arg-436-220 | MR-345-1a 2004-04-09 17:01 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Printempa nokto

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Frühlingsnacht

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Super mi tra la aeroj   Überm Garten, durch die Lüfte
Migrobirdojn aŭdas mi.   Hört’ ich Wandervögel ziehn,
Jam odoras aromeroj   Das bedeutet Frühlingsdüfte,
Kaj ekfloras ĉie ĉi.   unten fängt’s schon an zu blühn.
 
Emas mi jubili, plori,   Jauchzen möcht’ ich, möchte weinen,
Nekredebla estas ĝi!   Ist mir’s doch, als könnt’s nicht sein!
Malnovaĵoj volas sori   Alte Wunder wieder scheinen
Kun la luna bril’ al mi.   Mit dem Mondesglanz herein.
 
Steloj diras tion, kion   Und der Mond, die Sterne sagen’s,
Sonĝas arboj ĉirkau mi,   Und in Träumen rauscht’s der Hain,
Najtingaloj kantas tion:   Und die Nachtigallen schlagen’s:
Estas via ŝi, jes ŝi!   Sie ist deine, sie ist dein!
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsnacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2001-04-07.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Freiherr von Eichendorff (*1788-03-10
- †1857-11-26).