Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Vorrede zur dritten Auflage Germana 1839 Arg-424-216 2004-03-15 16:02 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Libro de l' kantoj, antaŭparolo je la tria eldono Esperanto 1984-03-31 Arg-425-216 | MR-121-1 2004-03-15 16:10 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de l' kantoj, antaŭparolo je la tria eldono

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jen estas la fabel-arbar’!
Mi flaras tilio-floron!
Kaj la miriga luno-bril’
Sorĉigas mian koron.
 
Promenis mi, dum la irad’
Eksonis en la foro
De l’ najtingalo rava kant’
Pri am’ kaj am-doloro.
 
De am’, am-veo kantis ĝi,
De larmoj kaj ridado;
Jubilis ĝi triste, singultas pro ĝoj’,
vekiĝis malnova sonĝado.
 
Pluiris mi, dum la irad’
Mi vidis en la fono
Kastelon sur tre larĝa plac’,
Altegis la frontono.
 
Fermitaj fenestroj, ĉie ĉi
Silento kaj malĝojego;
Kaj estis, kvazaŭ loĝis la mort’
Malantaŭ jena murego.
 
Kaj antaŭ la pordo, jen kuŝis sfinks’,
Skulptaj’ de volupt’ kaj teruro;
Leonan korpon havis la
in-kapa, kun-mama figuro.
 
La blanka vido de la in’
Parolis de voluptemo;
La mutaj lipoj volbis sin,
Ridetis de sindonemo.1)
 
Ĉe l’ najtingala rava kant’
Ne povis mi kontraŭstari;
Kisinte ŝian vizaĝon mi
Ne povi plu ion fari.
 
Ekvivis la marmora bild’,
La ŝtono ekĝemegis -
La ardon de miaj kisoj ŝi
Avide eltrinkegis.
 
Sufoke ŝi kisegis min,
Volupton postulante;
Kaj fine min ĉirkaŭprenis ŝi,
Per-unge min disŝirante.
 
Tortur’ feliĉega! La dolĉa dolor’
Plenigis min senmezure;
Kaj dum la buŝo ravigis min,
La ungoj min lezis terure.
 
Kantadis la najtingal’: „Ho am’,
Respondu demandon mian:
Pro kio vi miksas kun mort-turment’
Feliĉon ĉiun vian?
 
Ho bela sfinks’, ho solvu la
Enigmon malfacilan!
Pripensis mi pri tio ĉi
Jam tempon kelkjarmilan.“
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Vorrede zur dritten Auflage" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-31.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, en la antaŭparolo al la tria
eldono. La plua teksto de tiu ĉi antaŭparolo
estas:

’Mi estua povinta diri ĉion tion ĉi
en bona prozo...Sed kiam oni tralegas la
malnovajn poemojn, por priŝlifi ilin iom
por nova eldono, tiam oni estas neatendite
ree kaptata per la belsona kutimo de rimado
kaj versritmo, kaj jen! Estas versoj, per
kiuj mi malfermas la „Libron de l’
kantoj“. Ho, Febo Apolono! Se tiuj versoj
estas malbonaj, vi certe pardonos al mi...
Ĉar vi estas ĉioscia dio, kaj vi scias
tre bone, pro kio mi ekde multaj jaroj ne
plu povis prefere okupiĝi pri versmezuro
kaj samsoneco de vortoj.... Vi scias, pro
kio la flamo, kiu kiel brilega piroteknikaĵo
delektis la mondon, subite devis esti
uzata por multe pli seriozaj incendioj...
Vi scias, kial ĝi nun en silenta ardo
konsumas mian koron.... Vi komprenas min,
granda, bela dio, kiu ankaŭ vi interŝanĝis
foje la oran liron per la forta arko kaj
la mortigaj sagoj... Ĉu vi memoras ankoraŭ
pri tiu Marsio, kiun vi vive senhaŭtigis?
Estas pasinta tio jam delonge, sed simila
ekzemplo nun ree estus necesa.... Vi
ridetas, ho mia eterna patro!’

Skribite en Parizo je la 20a de Februaro
de 1839

Heinrich Heine
 
1) aŭ: Ridetis pri memdonemo.