Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Zwei Brüder Germana 1817-1821 Arg-419-213 2004-03-14 13:34 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Du fratoj Esperanto 1984-01-27 Arg-420-213 | MR-119-1 2004-03-14 13:39 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Du fratoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sur la monta pint’ situas
Noktvelite la kastel’;
Sed envale triste bruas
Fulmaj glavoj en malhel’.
 
Estas fratoj batalantaj
Furioze en duel’,
Per la glavoj sin batantaj.
Kial tiu ĉi kverel’?
 
La kverelo incendiĝis
Per rigardo de grafin’;
Ambaŭ arde enamiĝis
Al la bela nobelin’.
 
Sed al kiu el la fratoj
Ŝia kor’ alturnu sin?
Cerbumado ne, nur batoj
De la glav’ decidos ĝin!
 
Estas ili skermadantaj
Furioze kontraŭ sin.
Gardu vin, ĉar kaŝ-irantaj
Fi-demonoj trompos vin!
 
Ve, vi sangaj uloj frataj!
Ve, vi sang-avida val’!
Ambaŭ estas mortigataj
De la aliula ŝtal’.
 
Forbloviĝis la jarcentoj
Post terura la duel’;
Entombiĝis multaj gentoj,
Ruiniĝis la kastel’.
 
Sed en jena val’ senbrua
Dum la nokto demonar’
Ĉirkaŭiras, je l’ dekdua
Ekbatalas la frat-par’.
 
Traduko de la Germana poemo "Zwei Brüder"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-01-27.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
romancoj“, n-ro III.