Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Bergstimme Germana Arg-417-209 2004-03-14 00:07 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La montvoĉo Esperanto 1984 Arg-418-209 | MR-118-1 2004-03-14 00:10 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La montvoĉo

 

Heinrich Heine,
Die Bergstimme

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Rajdant’ malĝoje trotas tra   Ein Reiter durch das Bergtal zieht,
Montval’ sen iu cel’:   Im traurig stillen Trab:
Aĥ, ĉu mi nun iras al karulin’,   Ach! zieh ich jetzt wohl in Liebchens Arm,
Aŭ ĉu al la tomb-malhel’?   Oder zieh ich ins dunkle Grab?
De l’ val’ resonis el:   Die Bergstimm Antwort gab:
Al tomb-malhel’!   Ins dunkle Grab!
 
Kaj peze ĝemas la rajdant’,   Und weiter reitet der Reitersmann,
Kaj diras li al si:   Und seufzet schwer dazu:
Do iru vi al via tomb’ -   So zieh ich denn hin ins Grab so früh -
En ĝi ripozos vi.   Wohlan, im Grab ist Ruh!
Respondas voĉo ĉi:   Die Stimme sprach dazu:
Ripozos vi!   Im Grab ist Ruh!
 
Kaj larmo rulas de lia vang’   Dem Reitersmann eine Träne rollt
Pro veo en la kor’:   Von der Wange kummervoll:
Trankvilon mi trovos en la tomb’ -   Und ist nur im Grab die Ruhe für mich -
En paco kaj sen dolor’.   So ist mir im Grabe wohl.
Reeĥas el la for’:   Die Stimme erwidert hohl:
Kaj sen dolor’!   Im Grabe wohl!
 
Traduko de la Germana poemo "Die Bergstimme"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
romancoj“, n-ro II.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Das Gedicht befindet sich in Heinrich
Heines Werk „Buch der Lieder“, im
Abschnitt „Junge Leiden – Romanzen“,
Nr. II.