Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Der Traurige Germana Arg-410-206 2004-03-12 23:21 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La malĝojulo Esperanto 1984-01-22 Arg-412-206 | MR-116-1 2004-03-12 23:27 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La malĝojulo

 

Heinrich Heine,
Der Traurige

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Ĉiuj sentas en la koro   Allen tut es weh im Herzen,
Veon pro la knabo ĉi;   Die den bleichen Knaben sehn,
Ĉar videblas la doloro   Dem die Leiden, dem die Schmerzen
Ja sur la vizaĝ’ de li.   Aufs Gesicht geschrieben stehn.
 
Aerume malvarmigas   Mitleidvolle Lüfte fächeln
Kompatemaj ventoj lin,   Kühlung seiner heißen Stirn;
Lin ridete refreŝigas   Labung möcht’ ins Herz ihm lächeln
Kelka rifuzema in’.   Manche sonst so spröde Dirn.
 
El sovaĝa urb-bruado   Aus dem wilden Lärm der Städter
Fuĝas li al la arbar’,   Flüchtet er sich nach dem Wald.
Kie sonas bird-kantado   Lustig rauchen dort die Blätter,
Kaj susuras la frondar’.   Lust’ger Vogelsang erschallt.
 
Sed la ĝoja kant’ mutiĝas,   Doch der Sang verstummet balde,
Tristas arbo kaj foli’,   Traurig rauschet Baum und Blatt,
Kiam lante proksimiĝas   Wenn der Traurige dem Walde
La malĝoja ulo ĉi.   Langsam sich genähert hat.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Traurige"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-01-22.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).