Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Belsazar Germana Arg-407-205 2004-03-06 17:43 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Belŝacar’ Esperanto 1984-03-30 Arg-408-205 | MR-109-2 2004-03-10 11:49 mgr nur tiun aldonu
Schulz, Richard Belŝacaro Esperanto Arg-409-205 2013-02-26 15:10 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Belŝacaro

 
tradukita de Richard Schulz
 
Jam pasis de la nokt' duon'.
Trankvile kuŝis Babilon'.
 
Nur supre en la reĝkastel'
Fenestrojn traflagras torĉa hel'.
 
Reĝ' Belŝacar' de Babilon'
Festenis en la festsalon'.
 
Tumultis laŭte de l' reg' sekvantar'.
Tintigis pokalojn barbar' kun barbar'.
 
La reĝo aŭskultis obstine kun ĝu'
La virojn jubili, pliiĝon de l' bru'.
 
Ekardas tre la reĝa vang'.
Riskemas tre la reĝa lang'.
 
Kaj senpripense pekas li
Kaj blasfemas terure, spitante al Di'.
 
Kaj paradas sen hont' kaj kun defi'.
Aplaŭdas tre la koteri'.
 
Orgojle sonas de l' reĝ' ordon'.
Jam hastas kaj revenas peon'.
 
Surkape pezas la ora vazar',
El templo Javea la rab-akapar'.
 
Kaj ekprenis la reĝ' per krima man'
La plej sanktan pokalon kun fia rikan'.
 
Kaj li malplenigas ĝin ĝis la fund',
Kriaĉas el malvirta abund':
 
"Javeo, mi mokas pri via kron' -
Mi estas reĝo de Babilon'!"
 
Apenaŭ sonis for la vort',
La reĝon ekkaptis la tim' de l' mort'.
 
La akra ridado formortis je l' hor'.
Silentis tuj la vira ĥor'.
 
Jen vidu! el la blanka mur'
Aperis homa mankontur'.
 
Kaj skribis, skribis sur la mur'
Kaj ree foriĝis post flamgravur'.
 
Jen ankaŭ for regal-plezur'.
Rigide rigardis la reĝ' pro terur'.
 
La viroj sidis mutaj pro tim'.
Horor' sentiĝis en ĉies anim'.
 
Eĉ magoj ne sciis laŭ rita mezur'
Klarigi la flamskribaĵon de l' mur'.
 
En tiu ĉi nokt', de la servistaĉar'
Murdata estis Belŝacar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26).

Tiu traduko aperis en 1984 en la n-ro 61,
1984/7 de la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
Richard Schulz, kiu nomis sin Rikardo
Ŝulco, eldonis mem. Li indikis kiel
aŭtoron de la germana-lingva originalo:
Henriko Hajno. Tiu estas la germana poeto
Heinrich Heine. Pri Richard Schulz vidu
la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.