
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Belŝacar’ | Esperanto | 1984-03-30 | Arg-408-205 | MR-109-2 | 2004-03-10 11:49 mgr | nur tiun forigu |
| Richard Schulz | Belŝacaro | Esperanto | Arg-409-205 | 2013-02-26 15:10 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Heinrich Heine | * Belsazar | Germana | Arg-407-205 | 2004-03-06 17:43 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Ripozis pace jam Babel’ |
| Dum meza nokto, en malhel’. |
| Nur supre en la reĝkastel’ |
| Vidiĝis flagre torĉa hel’. |
| Kun sia reĝ-korteganar’ |
| Festenis tie Belŝacar’. |
| Jen malplenigante pokalojn kun vin’ |
| De l’ reĝ’ servistaro amuzas sin. |
| Ĝojigis la reĝon de l’ glasoj tintad’ |
| Kaj de la servistoj gajega kriad’. |
| La reĝo ardis pro la vin’, |
| La vino aŭdacigis lin. |
| Tentate de la aŭdacem’ |
| Li diras vortojn de blasfem’. |
| Senhonte la reĝo gloras sin, |
| La servistar' aplaŭdas lin. |
| Vokite de l’ fiera reĝ’ |
| Servist’ ekstaras de la seg’, |
| Alportis li multon da ora ilar’ |
| Rabitan for de l’ Javea altar’. |
| Kaj sanktan pokalon per peka man’ |
| Ekkaptis la reĝo, vokante: „Je l’ san’!“ |
| Kaj malplenigis li tiun ĉi, |
| Kun buŝo ŝaŭmanta elvokis li: |
| „Jave’, je eterno mi mokas vin, - |
| Regant’ de Babelo mi nomas min!“ |
| Apenaŭ tion eldiris li, |
| Ektimon sentis li en si. |
| Mutiĝis la rido en unu moment’, |
| De l’ morto regis la silent’. |
| Kaj jen! Kaj jen! Sur blanka mur’ |
| de man’ aperis la kontur’; |
| Kaj skribis, kaj skribis sur la mur’ |
| Literojn el fajr’ kaj foriĝis de sur. |
| Genu-tremante sur sia seĝ’ |
| kadavre pala jen sidis la reĝ’. |
| La korteganoj pro terur’ |
| Silente sidis, spiris nur. |
| La magiistoj vokitaj de li |
| Ne povis klarigi tion ĉi. |
| Murdata estis Belŝacar’ |
| Samnokte de sia servistar’. |
| Traduko de la Germana poemo "Belsazar" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-30. |