Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hans-Georg Kaiser En admirinde bela maj' Esperanto Arg-431-203 2004-03-24 07:33 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Pillath En dolĉega Maj' Esperanto Arg-434-203 2015-04-09 15:05 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay En la mirida bela Maj' Esperanto Arg-1082-203 2010-05-26 12:08 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo En Majo Esperanto 1982-11-14 Arg-403-203 | MR-002-4 2004-04-05 20:37 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Im Mai Germana Arg-402-203 2004-03-24 07:28 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
En admirinde bela maj'

 

Heinrich Heine,
En Majo

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En admirinde bela maj',   En Majo, kiam ĉiuj
dum jam burĝonoj krevis,   Burĝonoj malfermiĝis,
jen ankaŭ miakore   La amo kiel floro
la amo sin eklevis.   En mia kor’ estiĝis.
 
En admirinde bela maj',   En Majo, kiam ĉiuj
dum birdotril' senbridis,   Birdetoj sin aŭdigis,
jen mi al ŝi sopirojn,   Al ŝi deziron mian
dezirojn, ekkonfidis.   Sopiran mi sciigis.
 
Traduko de la Germana poemo "Im Mai" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar,
*1954-05-21).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Lirika intermezo“
(1822 - 1823), n-ro I. La traduko estas
korektita laŭ la lasta ŝanĝo, kiun
faris s-ro Hans-Georg Kaiser en 2004-03-21.
  Traduko de la Germana poemo "Im Mai" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1982-11-14.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Lirika intermezo“
(1822 - 1823), n-ro I.