Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 
tradukita de Leopold Elb   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner    
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
           
 
Ne scias mi, kial mi estas   Ne scias mi, kial subita   Malgajon mi sentas en koro,   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
Malgaja en la kor’.   malgaj' en la koro naskiĝis;   sed kial tia tim'?   daß ich so traurig bin;
Antikva fabelo restas   el tempo jam enterigita   Legendo el pratempa foro   ein Märchen aus alten Zeiten,
Por ĉiam en mia memor’.   legendo al mi reviviĝis.   Vagadas tra mia anim'.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   la Rejno mallaŭte babilas,   kaj malvarmetas l' aer'.   und ruhig fließt der Rhein;
La supro de l’ monto lumiĝas   per oro de l'sun' en vespero   Sed brilas la mont' en orbelo   der Gipfel des Berges funkelt
En vespersuna bril’.   la supro de l' monto rebrilas.   pro suna lum' de l' vesper'.   im Abendsonnenschein.
 
Belega knabino jen tronas   Plej belan knabinon mi vidas:   Jen supre kabino provokas   Die schönste Jungfrau sitzet
Kun ora juvelar’,   en ora ornamo brilante,   per ora juvelar',   dort oben wunderbar,
La belan vizaĝon kronas   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia beleco allogas   ihr goldnes Geschmeide blitzet,
Mirinde la ora harar’.   la harojn mistere kombante.   kaj ŝia ora harar'.   sie kämmt ihr goldenes Haar.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,
Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas tra l' pura aero,   sirene kantas ŝi   und singt ein Lied dabei;
Mirige tuŝas al koro   kaj forto mirinda sin trovas   per neimagebla, mirige   das hat eine wundersame,
Sorĉiga la melodi’.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   potenca melodi'.   gewaltige Melodei.
 
Kaj sopiregon eksentas   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipiston en eta boato   Den Schiffer im kleinen Schiffe
Ŝipisto dum sia vetur’;   ŝipisto ektremis de l' kanto,   Turmentas koremoci'.   ergreift es mit wildem Weh;
Rifaron li ne priatentas,   kaj blinda por ĉiu danĝero   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   er schaut nicht die Felsenriffe,
Al monto rigardas li nur.   rigardas li al la kantanto.   rigardas nur supren al ŝi!   er schaut nur hinauf in die Höh.
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Ich glaube, die Wellen verschlingen
Ŝipisto kun sia boat’,   perdiĝis sub l' akvoturnado;   la ondoj lin kun boat'.   am Ende Schiffer und Kahn;
Kaj tion kaŭzis feine   ĝin Lorelej' faris kruela,   Nun kuŝas li en la profundo   und das hat mit ihrem Singen
La Loreleja kantad’.   per sia mirinda kantado.   pro Loreleja kantad'.   die Lorelei getan.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.