
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
| Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
| Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
| Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
| N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
| L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, |
| tradukita de Leopold Elb |
| Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. |
| Ne scias mi, kial mi estas |
| Malgaja en la kor’. |
| Antikva fabelo restas |
| Por ĉiam en mia memor’. |
| Vespero jam ekmalheliĝas, |
| Fluadas la Rejn’ en trankvil’, |
| La supro de l’ monto lumiĝas |
| En vespersuna bril’. |
| Belega knabino jen tronas |
| Kun ora juvelar’, |
| La belan vizaĝon kronas |
| Mirinde la ora harar’. |
| Ŝi uzas kombilon el oro |
| Kaj dume kantas ŝi. |
| Mirige tuŝas al koro |
| Sorĉiga la melodi’. |
| Kaj sopiregon eksentas |
| Ŝipisto dum sia vetur’; |
| Rifaron li ne priatentas, |
| Al monto rigardas li nur. |
| Mi kredas, ke dronos finfine |
| Ŝipisto kun sia boat’, |
| Kaj tion kaŭzis feine |
| La Loreleja kantad’. |
| Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. |