Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 
tradukita de Leopold Elb       tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
      El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Ne scias mi, kial mi estas   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial subita
Malgaja en la kor’.   daß ich so traurig bin;   al mia tristema kor':   malgaj' en la koro naskiĝis;
Antikva fabelo restas   ein Märchen aus alten Zeiten,   Antikva legendo min kaptis,   el tempo jam enterigita
Por ĉiam en mia memor’.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.   ne cedas el mia memor'.   legendo al mi reviviĝis.
 
Vespero jam ekmalheliĝas,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,   La Rejno fluadas trankvile   Jam malvarmetiĝas l' aero,
Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   und ruhig fließt der Rhein;   murmuras kiel mister',   la Rejno mallaŭte babilas,
La supro de l’ monto lumiĝas   der Gipfel des Berges funkelt   la supron ŝtonegan orumas   per oro de l'sun' en vespero
En vespersuna bril’.   im Abendsonnenschein.   sunbriloj de la vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.
 
Belega knabino jen tronas   Die schönste Jungfrau sitzet   Plej bela virgino jen sidas   Plej belan knabinon mi vidas:
Kun ora juvelar’,   dort oben wunderbar,   mirinda sur la montet'   en ora ornamo brilante,
La belan vizaĝon kronas   ihr goldnes Geschmeide blitzet,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   sur supro de l' monto ŝi sidas,
Mirinde la ora harar’.   sie kämmt ihr goldenes Haar.   ŝi logas kiel magnet'.   la harojn mistere kombante.
 
Ŝi uzas kombilon el oro   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   Ŝi kombas la oran hararon   La oran kombilon ŝi movas
Kaj dume kantas ŝi.   und singt ein Lied dabei;   abundan per ora kombil',   kaj kantas tra l' pura aero,
Mirige tuŝas al koro   das hat eine wundersame,   kantante misteran lidon, 2)   kaj forto mirinda sin trovas
Sorĉiga la melodi’.   gewaltige Melodei.   ravantan kiel sunbril'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.
 
Kaj sopiregon eksentas   Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipisto en sia ŝipeto   Ŝipet' iras sur la rivero,
Ŝipisto dum sia vetur’;   ergreift es mit wildem Weh;   kaptiĝas per stranga dolor',   ŝipisto ektremis de l' kanto,
Rifaron li ne priatentas,   er schaut nicht die Felsenriffe,   la rifon li tute ignoras.   kaj blinda por ĉiu danĝero
Al monto rigardas li nur.   er schaut nur hinauf in die Höh.   atentas nur ŝin kun fervor'.   rigardas li al la kantanto.
 
Mi kredas, ke dronos finfine   Ich glaube, die Wellen verschlingen   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
Ŝipisto kun sia boat’,   am Ende Schiffer und Kahn;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   perdiĝis sub l' akvoturnado;
Kaj tion kaŭzis feine   und das hat mit ihrem Singen   kaj kulpa pri tio nur estas   ĝin Lorelej' faris kruela,
La Loreleja kantad’.   die Lorelei getan.   kantado de la virin'.   per sia mirinda kantado.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.