
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
| Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
| Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
| Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
| N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
| L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
| tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Leopold Elb | |
| Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||
| Ne scias mi, kial subita | Ne scias mi, kial mi estas | |
| malgaj' en la koro naskiĝis; | Malgaja en la kor’. | |
| el tempo jam enterigita | Antikva fabelo restas | |
| legendo al mi reviviĝis. | Por ĉiam en mia memor’. | |
| Jam malvarmetiĝas l' aero, | Vespero jam ekmalheliĝas, | |
| la Rejno mallaŭte babilas, | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | |
| per oro de l'sun' en vespero | La supro de l’ monto lumiĝas | |
| la supro de l' monto rebrilas. | En vespersuna bril’. | |
| Plej belan knabinon mi vidas: | Belega knabino jen tronas | |
| en ora ornamo brilante, | Kun ora juvelar’, | |
| sur supro de l' monto ŝi sidas, | La belan vizaĝon kronas | |
| la harojn mistere kombante. | Mirinde la ora harar’. | |
| La oran kombilon ŝi movas | Ŝi uzas kombilon el oro | |
| kaj kantas tra l' pura aero, | Kaj dume kantas ŝi. | |
| kaj forto mirinda sin trovas | Mirige tuŝas al koro | |
| en tiu ĉi kant' de l'vespero. | Sorĉiga la melodi’. | |
| Ŝipet' iras sur la rivero, | Kaj sopiregon eksentas | |
| ŝipisto ektremis de l' kanto, | Ŝipisto dum sia vetur’; | |
| kaj blinda por ĉiu danĝero | Rifaron li ne priatentas, | |
| rigardas li al la kantanto. | Al monto rigardas li nur. | |
| Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | Mi kredas, ke dronos finfine | |
| perdiĝis sub l' akvoturnado; | Ŝipisto kun sia boat’, | |
| ĝin Lorelej' faris kruela, | Kaj tion kaŭzis feine | |
| per sia mirinda kantado. | La Loreleja kantad’. | |
| Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. |